Ĉi tiu versio de la dokumento ne estas oficiala; la angla-lingva originalo
kaj oficialaj tradukoj troveblas ĉi tie:
https://outreach.un.org/ngorelations/content/youth-climate-compact
---Unua Publika Malneta Versio---
Sallag-Urba Junula Klimata Interkonsento
Skizita en la spirito de la 68-a Civil-Societa Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj:
“Konstruanta Inkluzivemajn kaj Daŭripovajn Urbojn kaj Komunumojn”
Sallaga Urbo, Utaho, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
26a-28a de aŭgusto, 2019
Estas tempo por ni, la junuloj, unuiĝi en agado kontraŭ la klimata krizo. La kosto de neagado estas tro grandega. Ni alproksimiĝas la punkton, de kiu ne eblos reiri, de kiu vivo sur la planedo povos resaniĝi. Minacoj al la klimato superŝvebas ĉiun flankon de nia mondo; kaj la daŭripovaj komunumoj, kiujn ni devas konstrui por la estoneco, dependas de nia komuna volo alfronti kaj superi ĉi tiujn ekzisto-minacojn.
La
celo de ĉi tiu interkonsento estas identigi la precizajn agojn,
kiujn ni povas fari por malpliigi la ruinigajn efikojn de la klimata
krizo kaj adaptigi niajn komunumojn sintene kaj strukture. Sen tuja
paradigmo-ŝanĝiĝo, ĉiuj Celoj por Daŭripova Evoluo riskas esti
kompromitotaj. Tiel, la klimata krizo estas afero de internacia
sekureco, kaj la tutmonda komunumo havas moralan imperativon agi.
La empiriaj atestaĵoj, kiuj montras la ĉiam-kreskantan klimatan krizon, estas nerezisteble multaj, kaj nedubeblaj. Plialtiĝantaj mar-niveloj, acideco kaj malpureco de la akvo, kaj nenormale severaj naturaj katastrofoj kaŭzas la iom-post-ioman malaperon de geografie malfortaj regionoj, kiel Malgrand-Insulaj Evoluantaj Landoj, la dekoniĝo de oceana viv-diverseco, kaj neevitebla amas-migrado. Rapida industria evoluo, ligita kun nesufiĉa reguligo, plirapidigis aer-malpuriĝon, senarbariĝon, kaj acidan pluvon; sekve malhelpanta la kapablon kaj de naturaj loĝregionoj kaj de homaj societoj subteni la prosperon de iliaj vivformoj, kaj per tio plirapidiganta malbonajn san-rezultojn por ĉiuj specioj sammaniere.
Sendube, la klimata krizo estas kreanta mondon, en kiu la morgaŭa estonteco estas necerta kaj en kiu la homaro riskas perdi ĉion sen tuja tutmonda civila ago.
Per ĉi tio, ni la junuloj promesas:
-
Pliigi la konscion en niaj propraj komunumoj pri politiko malutila al la sano de nia planedo kaj antaŭenigi politikon, kiu funkciu por alfronti la ĉefajn kaŭzojn de la klimata krizo;
- Eduki nin mem kaj niajn komunumojn pri la efikoj, kiujn ni kiel individuoj kaj kiel kolektiva socio havas sur la medion per ĉiutaga vivstilo;
- Atenti pri la efikoj de nia konsumado, pliigataj en la fabrikado, transportado, stokado, vendado, uzado kaj forigado de produktoj; kaj uzi nian aĉetan potencon por instigi kompaniojn meti homojn kaj planedon super mallongtempaj profitoj, reliefigante la longtempajn gajnojn de efika investado;
- Prioritatigi pli ekologiajn transportajn eblojn kiel publika transporto, kunveturado, biciklo, skotero, rultabulo, promenado, kurado, ktp., kaj antaŭenpuŝi la kadron de evitan / ŝanĝan / plibonigan kadron al la koncernaj registaraj organoj por respondece konstrui transportan bazinstalaĵaron, kiu necesas por daŭripova disvolviĝo;
- Konscience malpliigi, reutili, recikli, kaj kree recikladi, taŭge forĵeti restaĵojn, konservi kaj respekti urban salubrigo;
- Eviti unu-uzan plastaĵojn, kiom ajn eblas, kaj antaŭenpuŝi politikon, kiuj reduktas la akumuliĝon de plastaj forĵetaĵoj;
- Gardi nin de nenecesa presado, kaj prioritate uzi teknologion por anstaŭi paperon, por malpliigi senarbarigon;
- Pripensi niajn personajn manĝaĵojn kaj malŝparojn, kaj subteni lokajn kaj daŭripovajn manĝaĵajn merkatojn kiam tio eblas;
- Pledi por etika reformo en manĝaĵaj industrioj, petante la atenton pri la kaŝita neglekto, kiu permesas daŭrigi fabrikbredadon, kruelecon kun bestoj kaj medi-detruajn agrikulturajn praktikojn ĉirkaŭ viando kaj lakta produktado; iĝi respondecaj konsumantoj, kiuj aktive subtenas ne-monopoligitajn produktantojn de nutraĵoj, kiuj kultivas ne-genetike modifitajn kultivaĵojn laŭ etika kaj morala maniero;
- Konscii pri la venena kemia konsisto de kosmetikaĵoj kaj personaj prizorgaj produktoj, kaj limigi nian uzon de ĉi tiuj produktoj;
- Subteni ekologie kaj ekonomie daŭrigeblajn kaj sekurajn alternativojn al aktualaj menstruaj higienaj produktoj, kiuj estas tre ofte kunmetitaj el plastoj kaj venenaj kemiaĵoj, kaj subteni penojn por certigi aliron al ĉi tiuj produktoj tra la mondo;
- Bojkoti aĵojn, kiujn ni opinias esti produktitaj per manieroj kruelegaj al bestoj aŭ damaĝantaj al la medio;
- Redukti nian personan uzadon de akvo pere de ŝanĝoj en niaj ĉiutagaj kutimoj, kiel ekzemple malŝalti la kranon, kiam oni ne bezonas akvon, preni pli mallongajn duŝojn, uzi lavmaŝinon kun pli grandaj ŝarĝoj;
- Subteni la konservadon kaj konservadon de akvaj vivejoj, certigante la haveblecon kaj daŭran administradon de akvo por ĉiuj;
- Malinvesti en fosiliajn brulaĵajn, minadajn kaj aliajn kompaniojn, kiuj profitas koste de nia planedo kaj investi en klimataj solvoj kaj verdaj laborpostenoj, tiel transirigante niajn industriojn al nulo-karbona ekonomia estonteco;
- Antaŭenpuŝi rapidan transiron al la utilo de renovigeblaj energifontoj, kiel hidroenergio, sunenergio, vento, kaj biomaso;
- Servi kiel aktivaj monitoroj, subtenantaj komercojn, kiuj strebas redukti negativan efikon sur la medio kaj kritikante tiujn, kiuj ne tiel strebas;
- Aktive partopreni en politikaj procezoj, maksimumigante la voĉon de la homoj kaj kaj kontraŭante la influon de komercaj interesoj super registara politiko; certigi, ke niaj politikaj reprezentantoj sciu, ke iliaj laboroj dependas de subtenaj politikoj, kiuj antaŭenigas la sanon de nia planedo, kaj ke ni pretas konigi tiujn postulojn ĉe la urno, aŭ, se necese, sur la stratoj;
- Mobilizi por ripari la misproporciajn efikojn de malpliiĝo de rimedoj, media degenero kaj poluado sur malpli protektataj loĝantaroj, inkluzive de tiuj, kiuj spertas senhejmecon, komunumojn senigitajn je ekonomiaj ŝancoj, infanoj kaj maljunuloj.
- Forte kondamni leĝojn kaj regularojn, kiuj neas median justecon al kaj misproporcie influas minoritatojn kaj subklasajn grupojn;
- Plifortigi la inkluzivon de diversa kaj daŭripova pensado kiam ĝi pritraktas la menciitajn promesojn en ĉi tiu Pakto, konsciante, ke kunlaboro ene kaj inter komunumoj estas kerna por fini la klimatan krizon;
- Agnoski ĉiujn formojn de vivo sur la Tero, komprenante, ke ni ĉiuj estas interligitaj en la makro-ekosistemo.
Per
ĉi tiu kolektiva interkonsento, ni strebas ekspluati la povon de
internaciaj junuloj en mobilizado de niaj komunumoj por konstrui
estontecon certan kaj sen la detruo pere de la klimata krizo.
Ni serĉas kunlaboron kaj subtenon de ĉiuj generacioj, registaroj, organizoj de la civila socio kaj de la privata sektoro por atingi la celojn de Daŭripova Evoluiga Celo 13, tiel progresigante nian devontigon kun la Agendo de 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj.
Kune, ni povos savi la Teron!
This translation has been provided pro bono by Luigia Madella and Jon Liechty. It is not an official UN translation."
Post legado de ĉi tiu dokumento, bonvole plenumu ĉi tiun enketilon:
http://bit.ly/UNCSC2019YouthSurvey
Jen tradukoj de la demandoj, kiuj troviĝas sub iom longa listo de eventoj:
E-poŝt-adreso (deviga)
Ĉu vi legis la malnetan version de la Junula Klimata Interkonsento?
Kiel vi sentas pri la nunan malnetan version de la Junula Klimata Interkonsento?
Mi konsentas al la enhavo, kaj subskribus la promesojn
Mi konsentas kun la principoj, sed volas proponi ŝanĝojn ĉe la detaloj
Ĝi traktas la temojn, rilatajn al klimato, pri kiuj mi maltrankvilas
Ĝi oferas realigeblajn solvojn, kiuj instigas al agado
Se homoj realigas la agojn skizitajn ĉi tie, ni povos havi efikon ĉe la klimata krizo
Alia: ________________
Bonvole oferu reagojn, al la malneta Junula Klimata Interkonsento (bonvole sentu vin libera komenti pri temo, detalo, prozo, strukturo, vizio, politiko, kaj iu ajn alia flanko de la dokumento)
Plena nomo
Via aĝo (elektu)
Genro (elektu)
Lando de origino
De kia organizo vi estas ano?
Nomo de organizo (N/A se vi ne estas ano de organizo)
Ĉu vi ĉeestis la 67-an UN DPI/NGO-Konferencon?
Ĉu vi ĉeestos la 68-an UN Civil-Societan Konferencon? (Vi povas partopreni la agadon per la reto!)
Post la adoptiĝo de la dokumento "Ni la Estonteco: Junula Dekaracio" ce la konferenco de 2018, kiel vi observis progreson en la mondo? Ĉu vi notis, ke oni menciis la Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE-ojn), homajn rajtojn, kaj/aŭ klimatan agadon dum via vivo/studo/laboro?
Pri kiuj aferoj vi estas plej pasia / prilaboras / deziras vidi ŝanĝojn?
Kiuj estas kelkaj el la agoj, kiujn vi aŭ aliaj junuloj faras ĉe loka nivelo por alfronti tutmondajn problemojn?
Kun la alproksimiĝanta Klimata Krizo, kiuj sociaj / politikaj ŝanĝoj estas plej necesaj, kaj kiel oni povas instigi pliajn junulojn al ekago?
Kiel povas UN, lokaj kaj naciaj registaroj plibonigi la agemon de junuloj, kaj pli bone pritrakti aferojn, pri kiuj junuloj maltrankvilas?
Kiuj estas kelkaj temoj, aktivoj, parolantoj, ktp, kiujn vi volas vidi roligi ĉe la 2019 UN-a Civil-Societa Konferenco? (surloke aŭ rete)
Bonvolu kunparti iun ajn kaj ĉiujn pensojn, kiujn vi havas pri "inkluzivemaj kaj daŭripovaj urboj kaj komunumoj", la CDE-oj, la UN, agado/almozaj projektoj, kaj iu ajn alia afero, pri kiu vi volas informi la mondon!
Kopio de viaj respondoj sendiĝos al la adreso, kiun vi donis.
No comments:
Post a Comment